Apartamento - ĉambroj First Night/Unua Nokto

Tiel prokisma al la flughaveno Galilei, ke vi povas atingi la apartamenton piede dum nur 4 minutoj; relaksi momente kaj komenci vian viziton de Pisa; vi povas lui aŭtomobilon la sekvan tagon, ŝparante monon! Ciuj aŭtomobilluadfirmaoj estas prokismaj al la flughaveno kaj atingeblas per aŭtobuso. Vi povus pensi resti en la apartamento ankaŭ dum la nokto antaŭ la flugo sen zorgi pri kiel atingi la check-in frumatene: vi jam estas tie! La apartamento estas en strategia loko kaj povas esti via bazo por libertempado en Toskanio: proksime al la flughaveno, al la aŭtoŝoseo kaj al la fervojo, 15 minutoj for de pramŝipoj por Sardinio, Korsiko kaj Capraia. La aŭtoparkejo estas senpage.

Fotoj

Apartamento - ĉambropriskribo

La apartamento konsistas el du ĉambroj kaj banĉambro:


Ĉambro

granda dormĉambro kun duloka lito, bone meblita, tre hela kaj komforta. Ĉi tie vi trovos gladtabulon kaj elektran gladilon, harsekigilon, littukojn, kovrotukojn kaj unu mantukon kaj unu bantukon po persono.

Miniapartamento

granda manĝoĉambro kun komforta duloka litsofo, 32-cola TV, tre hela, kun balkono, kuirejo kun fridujo, lavmaŝino, forno, mikroonda forno, potoj, teleroj, glasoj, milktasoj, littukoj, kovrotukoj, unu mantukon kaj unu bantukon po persono.
banejo kun duŝilo, lavujo, bideo, klozeta kuvo kaj harsekigilo.
balkono kun lavmaŝino


Vi havos rezervitan aŭtoparkejon.

Vi povas elekti ĉu antaŭmendi:
1) La tutan apartamenton.
2) La ĉambron, kundividante la banĉambron.
3) La miniapartamenton, kundividante la banĉambron.